Speciale |
- senpaga logigo tutmonde - ekkonu amikemajn homojn - tute senpaga - interkultura komprenigo - sen ajnaj devigoj - sekuraj trajtoj - nekomerca
... aligu! |
|
|
Jen estas la rakonto pri la Hospitality Club kaj pri la homoj malantaŭ ĝi - kiel ni fondis ĝin, kiel ĝi disvolviĝis kaj kion la estonteco povas alporti. Ni verkis tion kiel eble plej amplekse por ke vi havu la bonan bildon pri niaj fono kaj motivoj.
| Historio de Gastiga interŝanĝo (Hospitality Exchange) La ideo de gastiga interŝanĝo ekzistas dum longa tempo. Post la 2-a mondmilito, Bob Luitweiler fondis
Servas kiel pacan organizaĵon. Li esperis plibonigi la interkulturan kompreniĝon kaj establi la pacon pere de tutmonda reto de bonvenigaj pordoj. En sekvintaj jardekoj, la aliaj homoj fondis similajn organizojn kaj estiĝis multaj specialaj grupoj - amaso da gastiga interŝanĝo por biciklistoj, virinoj,
aŭtostopistoj, esperantistoj.
Veit Kühne fondis la servon por membroj de la plej granda studenta interŝanĝ-organizo
AFS en 1997, bazita sur la modelo de volontulaj landaj kunordigantoj kiuj estis uzataj de la gastiga servo "SIGHT" de
Mensa Ĉiuj ĉi servoj devis konfronti similajn problemojn: presadon de gastigaj listoj, kolektadon de membraj honorarioj, propagadon de ideo.
La interreto Tiam venis la interreto. La pioniro de uzado de tiu ĉi nova teknologio estis Hospex, servo situinta en Polando (kiu ne plu funkcias). El aliaj organizaĵoj eksperimentitaj per la reto ĝis somero 2000, plej bone evoluinta materialbazo estis unu el la
aŭtostopa kolektivo - la Aŭtostopista Hejmbazo (ankaŭ ne plu funkcianta). Sed ne estis ajna tutmonda kaj profesieca solvo.
La ideo
Veit (tiutempe 22-jara) estis laboranta sian esploraĵon por siaj studoj en Koblenz, Germanio. Post la longa nokto, dum kiu li traserĉadis la reton en la universitata komputila laborejo, li foriris hejmen la 11-an de julio 2000. Fumante indonezian cigaredon sur sia lito je la 6-a matene, la ideo enkapiĝis - la mondo pretis por la senpaga, sekura, volontula organizo de gastiga interŝanĝo, kiu ĝuos la plenan avantaĝon de la interreto. La sekvintaj tagoj estis plenaj de pensoj, planoj, retmesaĝoj kaj paroladoj. Liaj pli junaj gefratoj
Kjell ,
Kay ,
Constanze kaj
Till (kiuj ankaŭ estis anoj de
AFS kaj okupiĝintaj pri tiu ĉi packonstruanta organizo) kaj geamikoj estis ekscititaj pri la ideo kaj ili promesis sian subtenon.
La unua retpaĝaro Ni analizis ĉiujn aliajn organizojn de gastiga interŝanĝo kaj provis bazi la novan organizon sur iliaj plej bonaj ecoj. Ni ankaŭ aldonis iujn tute novajn ideojn al la koncepto, el kiuj plej gravas la pasportaj kontroloj, mekanismoj de reakcioj kaj komentoj kaj spam-protektado per kaŝado de la retadresoj. Kelkajn semajnojn poste, Kay venis al Koblenz por helpi la unuan skizan ellaboron de la retpaĝaro. Tiam ankaŭ Kjell venis al Koblenz por helpi la kreadon de paĝoj kaj finigon de ĉiuj ideoj. Ili kune pasigis multajn longajn kaj amuzajn noktojn en la komputila laborejo, aŭskultante laŭtan muzikon, manĝante picon kaj laborante pri la retejo. Fine, la unua versio de la Hospitality Club estis naskiĝinta, kaj unuaj homoj el la tuta mondo aliĝis tuj post ĝia enretigo.
La material-bazo La retejo estis funkcianta, sed labore streĉita. Ĝi bezonis pli ol kvin minutojn por akcepti unu novan membron, kaj interŝanĝo de mesaĝoj inter membroj estis penoplena. La Hospitality Club bezonis material-bazon. Tamen, 750 homoj aliĝis dum la unua jaro kaj 600 pliaj dum la dua. Frusomere en 2002
Claudio Pacchiega el Italio komencis la veran laboron pri la solvo de material-bazo por Hospitality Club bazante ĝin sur la procesoj kreitaj de Veit kaj plifortigante ĝin per kelkaj bonegaj ideoj por farigi la sistemon eĉ pli sekura kaj "amikema" al uzantaro. Julie 2002 la retpaĝaro kun material-bazo de la Hospitality Club estis lanĉita. Samtempe, Veit finis sian universitatan studadon kaj komencis
projekton ankoraŭ ekzistantan: aŭtostopante tra la tuta mondo, li klopodas fascini unu milionon da homoj per la ideo pri gastiga interŝanĝo. Ekde tiam, la klubo multe eksponadis sin,
medioj en la tuta mondo multe raportis pri ĝi kaj miloj da homoj estis aliĝintaj.
Gravaĵoj pri la HC La Hospitality Club estas neprofita projekto. Ni fondis ĝin ĉar ni vere kredas je la ideo, ke kunigo de homoj kaj plifirmigo de internaciaj rilatoj pligrandigos interkulturan kompreniĝon kaj plifortigos
pacon . Ni ne deziras profiti per la retpaĝaro. La plej granda defio por daŭrigi ĝian senpagecon kaj bonfunkciadon estas motivigi aliajn homojn, kiuj havas la saman vizion, helpi la klubon. Tial ĝi estiĝis kiel volontula organizo, kie ĉiu povas kontribui. Samtempe, la klubo estas longdaŭronta projekto, kiu estos granda parto de nia vivo dum multaj venontaj jaroj. Ni klopodas administri ĝin kiel eble plej profesiece, sekure, saĝe kaj amike. Ni utiligas la tutan avantaĝon de teknologio kie eblas, sed ni ĉiam fokusiĝas je nia ĉefmisio: ebligo de vid-al-vidaj renkontoj inter homoj.
La estonteco Ĉi-supraj menciitaĵoj kredigis nin, ke la Hospitality Club estas projekto daŭranta. Ni estas decidaj farigi la gastigan interŝanĝon reprezentinda vojaĝ-aktiveco. Tio simple kompreneblas - ĝi estas amuza,
ekologia , ekonomia kaj socie utila maniero por vojaĝi. Ni fariĝos partneroj kaj kunlaborantoj al multaj aliaj organizaĵoj kaj homoj tutmonde. Kaj ni daŭre plibonigados la retpaĝaron kaj la strategion de la klubo. Post nur kelkaj jaroj, vi ne demandos vin dufoje kie vi povas veni por serĉi kaj renkonti novajn homojn dum vi estos vojaĝanta aŭ hejme estanta: nia tutmonda organizo de amikemaj homoj.
Nia revo Iun tagon ĉiu homo povos iri al alia lando sciante, ke iu ulo plenkore akceptos lin. Homoj vojaĝos en malsama maniero, renkontiĝos kaj konstruos interkulturan kompreniĝon pere de persona kontakto. Estos multe da anoj en lokoj kiaj, ekzemple, estas
Izraelo kaj
Palestino Nord-Irlando,
Bosnio , Ĉeĉenio kaj
Rusio , Ruando kaj Orienta Timoro, kiuj interŝanĝos la gastadon, kaj, paŝon post paŝo, la Hospitality Club helpos farigi
pacon daŭranta vizio por nia belega planeto. Helpu nin plenumi nian revon -
ni ŝatus bonvenigi vin !
|
|